La paperoj sxtelitaj originale verkita de HOSISIN’ICXI
tradukita de *NAGATA Sjunsuke
En noktomezo kvieta, unu viro sin kasxis apud la studejo de d-ro F. verdire li estis sxtelisto.
D-ro F. gxis nun inventis lauxrindajn medikamentojn unu post la alia. Lasttempe oni diras, ke li baldaux elforos plie novan medikamenton. La sxtelisto tial planis ke li sxtelu la sekreton de la medikamento kaj forvendos gxin al sia kolego.
Li kasxite enrigardis la studejon tre la fenestro.
D-ro F. nur sola tiel entuziasme miksis medikamentojn en la glaso, kiel li ne atentis la rigardon de la sxtelisto.
Post ne longe li elfaris iom da medikamento, kiu estis verdkolora fluajxo. Li trinkis gxin kaj mem kapjesis kontentige.
“Hm, la gusto ne estas malbona, ankaux la odoro bona.”
Metinte la glason sur la tablon, li etendis siajn brakojn supren kaj murmuris.
“Dank’ al Dio, mi finfine sukcesis tion fari. Mi faris gxis nun multajn specojn da medikamentoj. Tamen mi konvinkas ke neniu medikamento superas ol gxi. Ja, tute granda inventajxo gxi estas en la mondo! Nun, mi skribu gxian farmanieron sur paperoj antaux forgeso.”
D-ro. skribis la farmanieron sur paperoj, kaj metis gxin gravece en la monkeston en la angulo de la cxambro. Post tio d-ro. iris al sia hejmo.
Apenaux d-ro. foriris de la cxambro, la sxtelisto atendita zorgeme komencis fari sian planon jenan. Li malfermis fenestron senbrue, kaj ensxteligxis en la cxambron. Li manipulis la ciferplanon de la monkesto sammaniere kiel d-ro faris, kaj la pordo de la monkesto estas facile malfermita.
Li prenis la paperojn kaj enmetis gxin en sian posxon. Li forkuris kun
viglaj piedoj kaj diris sin : “Bone, bone ! Mi ja povas gajni grandan
monon pro tio gxi ! Mi certigas al mi, ke la medikamento estas senvenena
por homoj, cxar d-ro F. mem trinkis gxin.
Kaj li diris ke gxi havas grandan efikon. Nu ! Kian efikon gxi havas ?”
Estis demando pri la efiko. Tamen li ne havis sxancon rigardi la staton de d-ro post lia trinko. Kompreneble li ne povis telefoni al d-ro. Sed almenaux gxi estis inventita medikamento de d-ro F. gxi estos utila por homoj kiel gxisnunaj ekzemploj.
Reveninte al sia sekreta domo, li provis fari la medikamenton la? la farmaniero en la paperoj. Se li ne scias kian efikon ?i havas, li ne povas forvendi ?in al sia kolego. Li kolektis materialojn, kaj a?etis balonojn kaj pokalojn. Post kelkaj tagoj la atendita medikamento estis elfarita de li, kiu havis bonodoron kiel konvalon. Li sidi?is sur se?o kaj atendis aperi ?ian efikon.
Post ne longe li ekstaris kaj eliris el sia domo. Li piediris ien rapide. Kien … ? Kontraux atendite la loko, kien li venis, estis la studejo de d-ro F.
“D-ro !” li diris, “ Mi petas vian pardonon. Mi estas ?telisto! Mi konfesas. Mi ?telis viajn paperojn el la monkesto en la studejo anta? kelkaj tagoj. Nu! Min arestu, kaj kunprenu min al plicejo!”
Axuskultinte lian konfeson, d-ro F. demandis lin plene atentante.
“ Cxu estas vere, ke vi sxtelis?”
“Jes, vere. Mi elfaris la medikamenton laux via farmaniero kaj mi trinkis gxin. Sekve de tio, mi eksentis konsciencriprocxon pro mia malbono. Mi venis cxi tien por redoni la paperojn al vi. Pardonu min, do-ro! Bonvole ricevu la paperojn !”
La sxtelisto petis pardonon kun larmoj al d-ro F. Tamen d-ro ne koleris, sed diris kun rideto al li.
“Oh ! mi vin dankas. Kiel mi ja esperas, la medikamento havas grandan efikon. gxi havas funkcion reveki homan konsciencon.
Sed malgraux la elfaro de la medikamento mi trovis malfacilecon, ke neniu malbonulo trinku la medikamenton por eksperimento. Tamen via vizito pruvis certan funkcion de la medikamento. TIal mi tre gxojas,kaj elkore mi vin dankas.”
Tradukita de la originalo “Nusunda syorui” aprio, 1976